Subtera suno

Subtera suno

Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova.
Subtera suno.
Du filozofiaj fabelaj noveloj, originale verkitaj en Esperanto. — Мoskvo: Impeto, 2014. — 144 paĝoj. 20 cm

ISBN 978-5-7161-0262-0

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

La libro konsistas el du filozofiaj fabelaj noveloj:
«Subtera suno». Grandegaj, delonge forlasitaj minejoj travivis ne unu
lavangon, kaj pro tio aŭ pro iu alia kaŭzo, oni rakontas multe da legendoj
pri ili. En la mondo malkutimiĝinta de fabeloj, la vortoj de tiuj legendoj
sonas same kiel sorĉa muziko. Ekzistas sub la tero spiritoj kaj drakoj,
magiistoj kaj parolantaj statuoj, eĉ la subteraj floroj — nur suno mankas
sub la tero...
«En la nomo de la mortinta stelo». Ekde la komenco de la mondo vento
trablovas teron, per malpeza sia spirado ĝi forportas ĉion neutilan, ĉion
provizoran, silente rakonas fabelojn al endormantaj por la vintro arboj,
alportas al ĉio ekzistanta lian propran neŝanĝeblan destinon. Sed laŭ la
volo de unu stelo, kiu ne scias la terajn leĝojn, tri diversaj estaĵoj
ekhavas rajton venki destinon, se finfine ili ekvolos tion...

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)