Recenzoj

Herooj de la 21-a jarcento: Vismar

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 3(83) 2009

Vismar. Originala romano.

Pasintaj jarcentoj havas multajn renomajn literaturajn heroojn. La nova, 21-a, ĝis nun ne dorlotis nin. Eble mi legas ne tiujn librojn. Sed ja okazis. Inter senĉese kuranta, krianta, pafanta, magianta, blasfemanta kaj kotopo-anta kohorto de novaj literaturaj personoj, fin-fine aperis nehasta, vere alloga, profunda, centprocente apartenanta al nuna jarcento protagonisto. Maljunulo Vismar. Li venis el la pasinta jarcento en modernan vivon. “Antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto li elkalkulis, kiom da jaroj li havos, kiam finiĝos la dudeka jarcento — kiun li tiam kredis senfina, eterna”. Sed jen, komenciĝis la dudekunua, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. “Kaj ankaŭ la Tempo alimaniere traktas lin”. Homa Tempo estas malpli ol cent jaroj. Por plejmultaj el ni la pasinta jarcento estas la tempo de infanaĝo, kaj ni ĉiuj iĝas maljunuloj de la 21-a jarcento. Ni ĉiuj estas iasence vismaroj, ostaĝoj de la Tempo.

Vi estas kiel ni, aŭ lecionoj por legantoj

Recenzo en Scienco kaj kulturo. № 4(84) 2009

Mikaelo Bronŝtejn. Kajto. Originalaj poemoj. M.: Impeto, 2009. — 176 paĝoj, ilustrita.
ISBN 978-5-7161-0196-8
Mikaelo Bronŝtejn. Lecionoj por knabo. Originalaj noveloj. M.: Impeto, 2009. — 128 paĝoj.
ISBN 978-5-7161-0199-9

“Ĉu verkoj en Esperanto alportas plezuron al la legantoj?” — demandas M. Giŝpling en antaŭparolo al “Vespere” (Nova poemaro, 2008). Ĉu mizeraj eldonkvantoj, sekve mizera legantaro kontentigas la noblajn aspirojn de niaj poetoj, demandas ni?

El ombro: ĉu al suno?

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 5(79) 2008

«El ombro». Antologio de prozo el Rusio. Moskvo, REU–Impeto, 2008. 100 paĝoj.

Preskaŭ jaron mi atendis la anoncitan kolekton sen superflua entuziasmo. Kaj fakte, la legaĵo ne disrevigis nek kuraĝigis min. Aperis ĝuste tio, kio devus aperi, se konsideri preskaŭ plenan mankon de originala prozo en Rusio dum la jaroj 1935–1992. El 14 aŭtoroj de la antologio efektive debutis en novela prozo eble nur duono. Kiel estas dirite en la antaŭparolo, la aŭtorojn kunigas du trajtoj: ili loĝas en moderna Rusio kaj verkas en Esperanto.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)