Admirinda homo – libro pri la soveta interlingvisto E. A. Bokarjov


Aperis en:
Esperanto aktuell 3/2010.


Antonina Bokarjova (2010): Sciencisto, Esperantisto, Patro: Eŭgeno Bokarjov. Redaktis Viktor Aroloviĉ. Moskvo: Impeto, kun fotoj, 143 p., ISBN 978-5-7161-0207-1.

Estas bela gesto, se filino skribas pri sia patro. Tion perfekte faris Antonina Bokarjova, filino de la konata soveta lingvisto, interlingvisto kaj esperantisto Jevgenij Aleksejevič Bokarëv (prononc. Bokarjov), kiu vivis de 1904-1971. La libro aperis okaze de la 105-a datreveno de la naskiĝo de Bokarjov. En ĝi la filino informas pri la devenfamilio de la lingvisto el la kaŭkaza regiono (Dagestano), lia familio, profesia kariero dum la dudekaj/tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, la milita periodo kaj fine pri lia agado en Moskvo, kie en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj de USSR prof. Bokarjov estis ĉefo de la sekcio pri kaŭkazaj (dagestanaj) lingvoj kaj dum kelkaj jaroj vic-direktoro de la instituto.
Aparte ampleksan ĉapitron ŝi dediĉas al la rolo, kiun ŝia patro ludis en la Esperanto-movado. La libro krome entenas (p. 51-130) kvin esperantigitajn studojn de E. A. Bokarjov pri interlingvistikaj temoj, originale verkitajn en la rusa (tradukis Viktor Aroloviĉ kaj Ivan Sarafov), tri tekstojn originale verkitajn en Esperanto kaj la solan beletran tradukaĵon de li, t.e. teksto de la tolstojano Vsevolod Garŝin (1855-1888). Sekvas nekrologoj de Nina Sulje kaj Aleksandr D. Duliĉenko, krome tre bela omaĝa poemo de Aleksandro Logvin kaj eta literaturlisto.
E. A. Bokarjov i.a. konatiĝis kiel specialisto pri kaŭkazaj (dagestanaj) lingvoj kaj kiel interlingvisto/esperantologo. Jam kiel juna lingvisto li montris sian kuraĝon, kiam li objektive informis pri la t.n. ‘burĝa lingvistiko’ en tempo, kiam en Sovetio ĉefan influon havis la spekulaciaj kaj dubindaj teorioj de Nikolaj J. Marr (1865-1934), kiuj kaŭzis certan malligiĝon de la soveta lingvistiko disde la internacia evoluo.
La renoma kaj influa sciencisto ludis gravegan rolon ĉe la reorganizo de la Esperanto-movado en Sovetunio post la Dua Mondmilito. Kiam post la morto de Stalin (1953) la persekutoj de esperantistoj grandparte ĉesis kaj montriĝis certaj (kvankam tre reduktitaj) eblecoj reokupiĝi pri Esperanto, Bokarjov verkis la unuajn tekstojn en lingvistikaj medioj pri Esperanto. Tiuj tekstoj, kiuj estas represitaj en la libro, ege helpis forigi malĝustajn ideojn pri la planlingvo kaj donis kuraĝon al la reorganiziĝemaj sovetaj esperantistoj. En alilingvaj tradukoj tiuj tekstoj ankaŭ havis influon en orienteŭropaj landoj kaj en GDR, ĉar en tiuj landoj al sovetaj publicaĵoj la aŭtoritatoj donis apartan gravecon. Kiam en 1962 eblis krei Komisionon pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, la lingvisto fariĝis ties prezidanto kaj restis en tiu ofico ĝis sia morto. Bokarjov havis kelkajn planojn pri interlingvistika verkado, tamen lian ĉefan energion postulis la ellaborado de la vortaroj rusa-Esperanta (1966) kaj Esperanta-rusa (kiu aperis nur post lia morto, en 1974). Li estis membro de UEA, de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la lingvopolitika revuo “La Monda Lingvo-Problemo” (LMLP).
Mi kelkfoje renkontiĝis kun la soveta profesoro en Moskvo kaj en GDR. Li kuraĝigis min en miaj poresperantaj kaj sciencaj agadoj. En 1967 E. A. Bokarjov partoprenis internacian Esperanto-konferencon, organizitan de GDREA, kadre de la Baltmara Semajno en Rostock (norda GDR), kaj faris prelegon kun la temo “La internacia lingvosituacio kaj eblecoj de raciigo”. La sonbenda registraĵo (kun postsekva germana interpreto) de la teksto, kiu enestas en la libro, ankoraŭ ekzistas.
La libro estas plaĉe eldonita de la aktiva kaj bonkvalita eldonejo Impeto.

Detlev Blanke

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)