Lundo ekas sabate

Lundo ekas sabate

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij.
Lundo ekas sabate.
Unu el la plej konataj verkoj de fratoj Strugackij, iĝinta klasikaĵo
Tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Pentristo Vjaĉeslav Tje
232 paĝoj
ISBN 5-7161-0127-5

Mendi en libroservo de UEA

La jaroj 1960-aj. Programisto Aleksandr Privalov venas en urbeton Solovec, ie en fora sovetunia provinco, eklaboras en stranga scienc-esplora instituto “IESMASO” kiel gvidanto de kalkulfako, programante helpe de mistera maŝino “Aldan-3”. La instituto plenplenas de kreemaj sciencistoj, aŭ kio estas la samo – magiistoj diversgradaj, ja sciencaj inventoj kaj mirakloj ofte ne distingeblas. Strangaj eventoj, kiuj ĉiupaŝe okazas en la urbo kaj la instituto, dekomence incitas la programiston, poste iĝas rutina, ĉiutaga laboro. Fabelo kaj ordinara vivo interplektiĝas. Tumultas tagoj...

Aperinta laŭ la motivoj de la libro en la 1980-aj en Rusio duparta filmo “Sorĉistoj” estas populara ĝis nun.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)