Heliko sur deklivo

Heliko sur deklivo

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij.
Heliko sur deklivo.
Unu el la plej konataj verkoj de fratoj Strugackij, iĝinta klasikaĵo
Tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Pentristo Vjaĉeslav Tje
ISBN 978-5-7161-0168-5

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Ekzistas du mondoj – la Administracio kaj la Arbaro, respektive du protagonistoj – Perec kaj Kandid, kuraĝaj, honestaj, puranimaj personoj. Certagrade simplanimaj – la aŭtoroj eĉ aludas tion per la nomo “Kandid”, pruntita de Voltaire. Kaj ene de ĉiu el tiuj du mondoj, ĉirkaŭ la du protagonistoj bobelas vivo stranga, nekomprenebla aŭ neakceptebla por ili, agadas amaso da roluloj: primitivpensa oficistaĉo Domaroŝĉiner kaj seksavide orgojla ŝoforo Tuzik, ruzeta filozofo Kriplokruro kaj ŝatinda babilema knabino Nava... Kio estas kio, kaj kio estas kiu? Kiu mondo estas pli bona, malpli riproĉinda? Ĉu la Administracio, memoriganta iaman sovetiecan ŝtatmaŝinon per sia stulta leĝaro kaj same stultaj provoj konkeri la arbaron, nu, se ne konkeri, do almenaŭ prifeki ĝin? Aŭ la Arbaro, plena da miraklaj estaĵoj, nekompreneblaj fenomenoj, filozofiemaj vilaĝanoj kaj iaj senkoraj partenogenezaj “gloramikinoj”? Ambaŭ protagonistoj – Kandid en la Arbaro kaj Perec en la Administracio – provas kompreni kaj kontraŭstari la sistemojn, kiujn ili estas trafintaj hazarde. Pene, dolore ili proksimiĝas al la kompreno, sed ĉu ili venkos? Kiu el ili kun obstino de heliko rampos plu por atingi la pinton? Kaj, cetere, kio estas tiu pinto?

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)