Tremanta stelo. Poemaro

Tremanta stelo. Poemaro

Dina Lukjanec
Tremanta stelo. Poemaro
Redaktoro kaj kompilinto Mikaelo Bronŝtejn
Moskvo.: Impeto, 2008. — 96 p. 12x17 cm

ISBN 978-5-7161-0189-0

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

...La modernaj espaj poetoj ne verkas tiel. Naskinte en la kapo freŝan penson, foje eĉ brilan kaj originalan, mo­derna poeto ne komplikigas por si la vivon per serĉado de freŝaj rimoj, konvenaj por tiu penso aŭ per zorgoj pri ia bela metriko. Senrimaj kaj senritmaj linioj, kunmetitaj kolonete, havas la nomon “poemoj”. En la poemaro de Dina Likjanec vi ne trovos tion. Kontraŭe – vi trovos la rimojn elegantajn, perfektajn, tute konvenajn kaj ĝustaloke metitajn. Iu rafinita leganto eble plendos kelkloke pri la metriko – ne ĉiam kutima kaj rigora. Sed plejparte tio okazas en la kantotekstoj, kie ja endas konsideri ankaŭ la melodion… Kaj ne nur. Siajn novajn verkojn Dina nomas “Videopoemoj”, enplektante la brilajn tekstojn kaj ĉarmajn melodiojn en filmojn kun aro da ravaj bildoj – aludaj, alegoriaj, inspiraj. Mi esperas, ke pli-malpli frue ankaŭ tiuj videopoemoj atingos vin, kara leganto. Sed dume – ĝuan legon!

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)