Impeto dum la 6-a Moskva internacia lingva festivalo

La 12-an de februaro, en la ĉefa konstruaĵo de Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj okazis la plej granda Moskva lingva festivalo. La aranĝon vizitis ĉirkaŭ 1200 gastoj, estis prezentitaj 70 lingvoj, okazis dekoj da prelegoj.
Tradicie aranĝon organizis esperantistoj. Ĉi-foje Esperanto estis senprecedente vaste prezentita dum la festivalo: okazis Esperanto-kunveno, pasis kvar sukcesaj 40-minutaj prelegoj pri Esperanto, estraro de la fakultato favoris kaj multfoje laŭdis Esperanton kma. Kadre de la sukcesa Esperanto-budo estis prezentitaj ankaŭ libroj de eldonejo Impeto. Centoj da vizitantoj aktive kaj scivoleme foliumis ilin kaj havis multajn demandojn pri eldonejo kaj Esperanto.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)