Eldonejo Impeto dum 6-a LF en Sankt-Peterburgo

Dima Ŝevĉenko kadre de la programero "Paroliga klubo de Esperanto" dum la dum 6-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo la 22-an de aprilo 2012 prezentis librojn kaj rakontis pri agado de eldonejo. Estis prezentita ankaŭ interreta librobutiko de Impeto, pro kio sekvonttage kreskis kvanto da mendoj por esperantaj kaj priesperantaj libroj el Peterburgo. Kelkaj libroj de eldonejo Impeto estis prezentitaj ankaŭ kadre de tradicia budo "Fabelaj Mondoj".
Tamen peterburganoj povas aĉeti esperantajn librojn de Impeto ne nur rete perpoŝte. Dum la solena fermo de la festivalo ĉeforganizanto Slavik Ivanov laŭdis agadon de eldonejo Impeto pro tio, ke ĝiaj libroj estas reprezentataj en la plej grandaj librovendejoj de Sankt-Peterburgo, kio estas ege valora kaj utila afero por Esperanto-movado.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)