ELKORE

Elkore

Klara Ilutoviĉ
ELKORE
Poemaro
Impeto, 2012. — 112 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0238-5
Lingve kontrolis Mikaelo Bronŝtejn kaj Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Sur kovrilo foto de Anna Striganova
“Elkore” estas la dua poemaro de Klara Ilutoviĉ. La unua – “Survoje” – aperis en 2005. La poetino partoprenis ankaŭ en du poeziaj kolektoj: “Moskvaro” (1998) kaj “Moskvaj sonoriloj” (2007) kaj ŝiaj poemoj ofte aperas en diversaj esperantistaj revuoj.

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Bondezire

Dronanto atingu fidindan bordon,

Al peto respondu permeso,
Vagulo malfermu la hejman pordon,
Kaj kronu penadon sukceso.

Blindulo ekvidu la helan mondon,
Kreiĝu alvoke misteroj,
Konkordo protektu amikan rondon,
Kaj efektiviĝu esperoj.

Enuon estingu skarlata velo,
Amanton la amo favoru,
Junige radiu la verda stelo,
Kaj Esperantio floru!

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)