Eldonejo Impeto prezentita en Peterburgo

La 19-an de januaro, reprezentantoj de eldonejo Impeto Dima Ŝevĉenko
kaj Anna Striganova ĉ. du horojn prelegis en Esperanto-klubo
"Kariljono" (Peterburgo, fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo), kien ili venis
laŭ la invito de ĝia gvidanto Jo Haazen. La prelegon ĉeestis ĉirkaŭ 30
esperantistoj. Krom la kadra temo, kiu temis pri la modernaj
komunikadaj fluoj en Esperanto, estis prezentita ankaŭ la eldonagado
de eldonejo Impeto.
Raporton kaj fotojn pri la evento vi povas trovi en Ipernity-spaco de Dima Ŝevĉenko.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)