Harry Harrison en Esperanto: “Legu! Ĝoju!”



Tutmonde fama scienc-fikcia verkisto, kiu ricevis multajn internaciajn premiojn pro siaj verkoj, Harry Harrison estis arda adepto de Esperanto. Bedaŭrinde ĉi-jare li forpasis. En ĉiuj liaj libroj nepre estas mencio pri Esperanto, same en romano “Invado: Tero”, kiu ĵus aperis tradukita al
Esperanto en moskva eldonejo "Impeto". Tio estas la dua libro de la fama verkisto, kiun "Impeto" eldonis laŭ kontrakto kun la aŭtoro. Sur angla ekzemplero de la libro, kiun Harry Harrison transdonis al la eldonejo, estas aŭtografo en Esperanto: “Legu! Ĝoju!” Fotokopio de la aŭtografo estas en la aperinta titolo, kaj ĝi kvazaŭ estas testamento por legantaj esperantistoj.

Kiel kutime, la libron oni povas mendi en interreta butiko de “Impeto” kaj baldaŭ ĝi aperos en ĉefaj librovendejoj de Rusio kaj eksterlande.

Detaloj pri la libro

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)