Impeto en 2011

Baldaŭ finiĝos la jaro 2011. En la sekvonta, 2012, Impeto festos sian 20-an datrevenon. La nomo “Impeto”, fakte, aperis pli frue, en 1989 en eldonejo “Progreso”, proponita de Elena Ŝevĉenko por titoli almanakon “Impeto’89”. En pasintaj plenaj 19 jaroj aperis 249 libroj, el kiuj al Esperanto apartenas 128 titoloj (detale vidu: E-bibliografio.pdf).
La periodo de decembro 2010 ĝis decembro 2011 ne havis iujn ajn stresajn situaciojn, okazis rutina laboro dum kiu preskaŭ ĉio planita por la jaro estis plenumita. Sekvis 10 novaj Esperanto-libroj en suma eldonkvanto 4650 ekzempleroj. Dum la jaro el la Esperanto-stoko vendiĝis 2816 libroj, 365 librojn la eldonejo disdonis kiel aŭtorajn honorariojn kaj 84 senpagaj ekzempleroj iris al ŝtataj bibliotekoj. Antaŭ 2 jaroj ekfunkciis enlanda interreta librejo de Impeto (www.lernolibro.ru), kiu en 2011 duobligis la kvanton de venditaj libroj kompare kun la jaro 2010. La eldonejo aranĝis prezentadon de siaj libroj dum 3 renkontiĝoj: IF (Germanio, decembre de 2010), UK (Danio) kaj LF (Rusio).
Tradicie, la plej verkemaj aŭtoroj ĉi-jare iĝis Mikaelo Bronŝtejn kaj Nikolao Gudskov.
M. Bronŝtejn iniciatis 3-an reeldonon de sia jam vaste konata legolibro por komencantoj “Mamutido Miĉjo”, verkis daŭrigon por progresantoj “Pri Dinjo, Diĉjo kaj aliaj estaĵoj”. Aperis lia dua ruslingva poemaro “Akceptu min printempo via...” en la ruslingva serio “La Ondo de Esperanto”, lanĉita en 2007 speciale por popularigi Esperanto-literaturon inter neesperantistoj. Ambaŭ poemaroj estis prezentitaj al neesperantista publiko dum poezia vespero en la hejmurbo de M. Bronŝtejn (Tiĥvino) post kio aperis tre favora artikolo pri la aŭtoro kaj liaj libroj en loka gazetaro. Kiel tradukisto kaj redaktoro li partoprenis ankaŭ en preparado de la tria tradukita al Esperanto romano de moderna populara en Rusio verkisto Sergej Lukjanenko “Knabo kaj mallumo”. Sub gvido de M. Bronŝtejn aperis la 2-a, duoble pli granda eldono de elektitaj verkoj de nobelpremiito pri literaturo Iosif Brodskij, kiu favore rilatis al Esperanto kaj al esperantistoj.
N. Gudskov komence de la jaro 2011 proponis por eldono la libron “Origino de la vivo sur la Tero”, en kiu li kurte, en populara formo prezentas ekzistantajn konceptojn de vivevoluo de primitivaj ĉeloj ĝis la vivo en la moderna senco. Profesoro de Jerusalema universitato Amri Wandel estas scienca redaktoro de tiu ĉi libro, kiu iĝis la kvara en la serio “Familia biblioteko”, kaj por tiu serio N. Gudskov tuj ekis prepari la sekvan titolon. Rezulte de kelkjara verka laboro, N. Gudskov preparis grandan monografion “Kiel la homo ekis pensi” (eseoj pri helena filozofio), kiu aperos meze de decembro 2011 kaj lanĉos sekvontjaran eldonplanon. La aŭtoro de la libro elmontras altnivelan sciencan erudicion kaj profundan konon de la temo.
La eldonjeo daŭrigis konatigi siajn legantojn kun la historiaj monumentoj de E-literaturo kadre de “Verda serio”. Vica libro, aperinta en la serio, estas “Fundamento de Esperanto (rusa parto)” de Lazaro Zamenhof. La libro prezentas represon de la 2-a eldono de fama eldonejo “Posrednik” (Peranto) en 1911, kaj estas dediĉita al centjariĝo de tiu eldono.
Nova, antaŭe nekonata por esperantistaro kaj neatendite multpromesa aŭtoro Dmitrij Vlasov debutis en la eldonejo kun scienc-populara ruslingva historia monografio “Esperanto: duonjarcento sub la cenzuro. Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj USSR (1887–1938)”. La monografio tuj ricevis pozitivajn reeĥojn de sciencistoj kaj legantoj, kiel inter esperantistoj, same ankaŭ ekster esperantista movado. La aŭtoro nun fariĝis “aspiranto” (kandidato por “Ph. D.”) ĉe ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga ŝtata universitato kun probabla temo de doktora disertacio ligita kun historio de esperantista gazetaro.
Videble kreskis ĉi-jare kunlaboro de Klara Ilutoviĉ kun la eldonejo. La poetino transdonis por eldono sian novan, la duan poemaron, pli grandan, ol la unua, kiu siatempe gajnis unu el literaturaj konkursoj. K. Ilutoviĉ sekvontjare debutos en Impeto kiel tradukistino de klasika prozo, tradukinte “Hundan koron” de Miĥail Bulgakov. (La eldonejo atingis anticipan interkonsenton kun heredantoj de aŭtoraj rajtoj de la verkisto.) Ambaŭ libroj de Klara Ilutoviĉ eniras la eldonplanon de Impeto por 2012, kiu estas jam kompilita kaj ne aspektas magra. Niaj legantoj, ni esperas, trovos en la eldonotaj titoloj ion interesan por si.
Fine, Impeto deziras al ĉiuj niaj legantoj feliĉan Novan 2012-an jaron.


Ĝenerala direktoro
de la eldonejo “Impeto”,
Aleksandr Ŝevĉenko

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)