Eldonejo Impeto dum 28-a IF

Eldonejo Impeto dum 28-a IF

Impeto estis reprezentita dum la 28-a Internacia Festivalo (IF), kiu
okazis en Xanten, Germanio, la 27 de decembro 2011 – 3 de januaro 2012.
La 29-an de decembro Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko kaj Mikaelo
Bronŝtejn faris prelegon, dediĉitan al la 20-jariĝo de la
eldonejo.
Dum preskaŭ unu horo kaj duono ili rakontis pri historio de la
eldonejo, ĝia agado, la planoj por estonto.
En fino la prelego transformiĝis en la diskutrondon: la
ĉeestantoj faris multajn demandojn kaj proponojn.
La saman tagon Mikaelo Bronŝtejn havis propran aŭtoran horon, dum kiu
li prezentis ankaŭ la librojn, kiujn li aŭtoris aŭ tradukis.
Anna Striganova kaj Dmitrij Ŝevĉenko prezentis proprajn verkojn dum la
prezentado de la projekto "Fabelaj Mondoj" kaj preskaŭ ĉiutaga
ekspozicio.
Abduraĥman Junusov kaj Anneke Buys estas du aliaj aŭtoroj de la eldonejo,
kiuj partoprenis la Festivalon.
Dum la tuta periodo librojn de la eldonejo Impeto eblis trovi en la
libroservo, kiun tradicie organizis FEL.

Eldonejo Impeto en 2012 festos sian 20-jariĝon.
Dmitrij Ŝevĉenko prezentas eldonejon Impeto dum 28-a IF

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)