Do amu min dum vivas mi!

La vojo

Mikaelo Bronŝtejn
Do amu min dum vivas mi!.
M.: Impeto, 2025. — 524 p.,
ISBN 978-5-7161-0332-0

La aŭtoro tutanime dankas s-rojn Probal Daŝgupto, István Ertl kaj Georgij Kokolija, kiuj ne avaris sian valoran tempon por provlegi la tekston kaj sendi tre gravajn rimarkojn!

La persono, kiu aŭtoras ĉi tiun libron, estas vaste konata en la tutmonda Esperanto-lando. La eventoplenaj romanoj, atentokaptaj noveloj, fascinaj poemoj, kortuŝaj kantoj kaj altkvalitaj tradukoj de Mikaelo Bronŝtejn (Bruna Ŝtono) samkiel liaj prelegoj kaj seminarioj dum jardekoj logas ŝatantojn de fajna arto.
Supervivinte tri kvaronojn de jarcento Bruna Ŝtono prezentas al la legantoj la membiografion, kompreneble, ne malpli eventoplenan ol liaj verkoj. Sian vivon la aŭtoro prezentas kiel teatraĵon kun pli ol du dekoj da roloj. Ĉiu el la roloj enhavas eventojn seriozajn kaj ridindajn – interesajn, certe, ne nur por la aŭtoro mem – la libro kaptos atenton de leganto ne malpli ol la beletraĵoj de Bruna Ŝtono.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)