Fragmento el “La Nobela prelego” de Iosif Brodskij

(El la rusa tradukis Mikaelo Povorin)

Hodiaŭ estas tre populara la aserto, ke verkisto, precipe poeto, devas uzi en siaj verkoj la lingvaĵon de la strato, la lingvaĵon de la popolamaso. Malgraŭ tuta sia ŝajna demokrateco kaj palpebla praktika profito por la verkisto tiu aserto estas absurda kaj estas atenco subigi la arton (ĉi-kaze literaturon) al la historio. Nur se ni decidu, ke por “homo sapiens” tempas halti en sia evoluo, tiam literaturo devu paroli en la lingvaĵo de la popolo. Alikaze la popolo parolu en la lingvo de literaturo. Ĉiu nova estetika realo pliĝustigas por la homo la realon etikan. Ja estetiko estas la patrino de etiko. La nocioj “bone” kaj “malbone” estas nocioj unuavice estetikaj, antaŭantaj la kategoriojn “bonfaro” kaj “malbonfaro”. En etiko “ne ĉio estas permesata”, ĉar en estetiko “ne ĉio estas permesata”, ĉar la kvanto da koloroj en la spektro estas limigita. Bebo, ankoraŭ nenion komprenanta, kun ploro refutanta nekonaton, aŭ, male, strebanta al li, refutas lin aŭ strebas al li, pere de la instinkto farante elekton estetikan, sed ne moralan.

Estetika elekto ĉiam estas individua, kaj estetika emocio ĉiam estas emocio privata. Ĉiu nova estetika realo igas la homon, kiu travivas ĝin, persono eĉ pli privata. Kaj tiu privateco, akiranta foj-foje la formon de literatura (aŭ iu alia) gusto, per si mem povas iĝi se ne garantio, tiam almenaŭ formo de defendo kontraŭ sklavigo. Ja homo kun gusto, pli specife, kun literatura gusto malpli perceptas ripetojn kaj ritmajn ekzorcojn, tipajn por ajna formo de politika demagogio. Ne estas la ĉefkaŭzo, ke virto ne garantias ĉefverkon, sed ke malico, precipe politika, ĉiam estas malbona stilisto. Ju pli riĉa estas la estetika sperto de individuo, ju pli firma estas lia gusto, des pli difinita estas lia morala elekto, des pli libera li estas – kvankam, eble, ne pli feliĉa.
Ĝuste en tiu senco, prefere aplika ol platona, endas kompreni la rimarkon de Dostojevskij, ke “beleco savos la mondon”, aŭ la diron de Matthew Arnold, ke “nin savos poezio”. Savi la mondon, verŝajne, oni jam ne sukcesos, sed savi apartan homon ĉiam eblas. Estetika sento en la homo evoluas treege impete, ĉar, eĉ ne plene konsciante, kio li estas kaj kion li efektive bezonas, la homo kutime instinkte scias, kio al li ne plaĉas kaj kio lin ne kontentigas. En la antropologia senco, mi ripetas, la homo estas estaĵo estetika antaŭ ol etika. Tial la arto, pli specife, literaturo, ne estas kroma produkto de specia evoluo, sed male. Tio, kio distingas nin de aliaj reprezentantoj de la animala regno, estas parolo. Kaj literaturo, pli specife, poezio, la supera formo de la lingva arto, estas, krude dirante, nia specia celo.
Mi ne estas adepto de la ideo instrui ĉiun ajn pri versfarado kaj verkado. Tamen dispartigon de la homaro al intelektuloj kaj ĉiuj ceteraj mi opinias ne akceptebla. Morale tiu divido similas al divido de la socio en riĉulojn kaj mizerulojn. Tamen, kvankam por la ekzisto de la socia malegaleco estas imageblaj iuj pure fizikaj, materiaj argumentoj, por malegaleco intelekta ili ne estas imageblaj. Ekster ĉia argumentado en tiu senco egalecon al ni garantias la naturo. Temas ne pri edukado, sed pri formado de parolo. Eĉ plej eta proksimumeco en tio minacas per entrudiĝo de falsa elekto en la homan vivon. La ekzisto de literaturo signifas ekziston en la literatura nivelo – ne nur morale, sed ankaŭ leksike. Muzika komponaĵo lasas al la homo eblecon elekti aŭ la pasivan rolon de aŭskultanto, aŭ la aktivan, de la plenumanto. Sed verko de literaturo (laŭ la esprimo de Montale: arto senespere semantika) – kondamnas lin al la rolo de nur plenumanto.
Ludi tiun rolon, miaopinie, la homo devus pli ofte ol ajnan alian. Eĉ pli: miaopinie, tiu rolo rezulte de la populacia eksplodo kaj ligita kun ĝi ĉiam kreskanta atomiĝo de la popolo (tio estas: ĉiam kreskanta izoliĝo de la individuo) iĝas ĉiam pli neevitebla. Mi ne pensas, ke mi scias pri la vivo pli ol ajna homo de mia aĝo. Sed mi opinias, ke kiel kunparolanto libro estas pli fidinda ol amiko aŭ amatino. Romano aŭ versaĵo estas ne monologo, sed interparolo de la verkisto kun leganto (interparolo, mi ripetas, treege privata, ekskludanta ĉiujn ceterulojn; se vi preferas: reciproke mizantropa). Kaj en la momento de tiu interparolo la verkisto egalas al la leganto, kiel, cetere, ankaŭ male, sendepende de tio, ĉu la verkisto estas eminenta aŭ ne. Tiu egaleco – estas egaleco de la konscio, kaj ĝi restas kun la homo por la tuta vivo en la formo de memoro, svaga aŭ klara. Kaj pli aŭ malpli frue, konvene aŭ ne tiu egaleco determinas la konduton de la individuo. Ĝuste pri tio temas, kiam mi parolas pri la rolo de plenumanto, rolo des pli natura, ĉar la romano aŭ versaĵo estas produktoj de reciproka soleco de la verkisto kaj leganto.

Vidu ankaŭ: De nenie kun amo...

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)