Eldonejo Impeto prezentita dum UK kaj BET

eldonejo Impeto dum UK kaj BET

Eldonejo Impeto estis prezentita dum 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Rejkjaviko, kie kunvenis sume pli ol 1000 esperantistoj. Dum Tago de Libro, konstanta kunlaboranto kaj aŭtoro de Impeto Nikolao Gudskov prezentis novajn librojn de eldonejo, kiuj aperis dum la jaro inter Universalaj kongresoj. Dum la interkongresa periodo eldonejo Impeto aperigis 4 librojn en Esperanto, 1 lernolibron kaj 1 tradukon de esperanta originalaĵo en la francan. Informojn pri ili eblas trovi en la rubriko “Novaj libroj”. Krom tio Nikolao Gudskov dum aŭtora duonhoro prezentis liajn proprajn verkojn. En la kongresa libroservo kongresanoj tradicie povis foliumi kaj akiri multajn librojn de Impeto.
Iom antaŭe okazis 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj pasis en litova urbo Utena. La aranĝon partoprenis pli ol 200 esperantistoj. Kadre de ĝi libroj de eldonejo Impeto estis ankaŭ vaste prezentitaj en libroservo. Krom tio Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova kaj Mikaelo Bronŝtejn prezentis agadon de eldonejo kadre de speciala programero kaj ankaŭ rakontis pri libroj, kiuj estis eldonitaj de Impeto, dum iliaj aŭtoraj horoj.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)