Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn
Mikaelo Bronŝtejn, 1949, Ukrainio. Inĝeniero, ĵurnalisto. Profesie laboris kiel ĉefrespondeculo pri elektro en Leningrada regiono kaj en Vorkuta, dum sep jaroj oficis kiel direktoro de plastvara uzino.

Nuntempe estras arbarsegan firmaon en Tiĥvin, Leningrada regiono. Eklernis Esperanton en 1961 en sia naskiĝurbo Ĥmelinickij, en la kurso gvidata de brila instruisto Andreo Rogov. En la sepdekaj jaroj de la pasinta jc. Mikaelo Bronŝtejn aktivis en Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), fondis tri Esperanto-klubojn en diversaj urboj, organizis kelkajn amasajn E-renkontiĝojn. Li estas aŭtoro de kelkcent kantoj; multaj el tiuj estas tre ŝatataj en Esperantujo; ĝis nun estas eldonitaj 10 ko-diskoj kun lia partopreno parte aŭ plene. Ekde 1991 li sukcese koncertas kaj prelegas en- kaj eksterlande, kunordigas la Artajn Programojn de UK (1992 – Vieno, 1995 – Tampere, 2000 – Tel-Avivo). Mikaelo Bronŝtejn aktive verkas kaj tradukas prozajn verkojn kaj poeziaĵojn, publikigatajn en diversaj gazetoj. Libroforme aperis tri liaj romanoj, novelaro, ses originalaj poemkolektoj (du – ruslingvaj), rememoroj pri SEJM, fabelaj legolibroj por infanoj kaj multaj tradukitaj al Esperanto libroj, i.a. la poezio de Aleksandr Puŝkin, Iosif Brodskij, la sciencfikcia prozo de fratoj Strugackij.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)