Nikolao Gudskov

Nikolao GudskovNikolao GUDSKOV, naskiĝis en 1953, doktoro pri biologio, nun instruas en universitato la natursciencojn kaj filozofion, laboras en sociaj organizoj por defendado de la homaj rajtoj, okupiĝas pri redaktado de gazetoj kaj retejoj. Esperantisto ekde 1982, li estas konata aktivulo de Esperanto-movado en Rusio (prezidento de Rusia Esperantista Unio en 1994–1995 kaj 2002–2005), partoprenis organizadon de diversaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj (estis ĉeforganizanto de la 73-a SAT-kongreso en Moskvo en 2000). Li estas aǔtoro, kompilinto kaj redaktoro de pluraj libroj kaj artikoloj en kaj pri Esperanto.
La ĉefaj libroj en Esperanto:
Malneŭtrale pri la neŭtrala, 1997
Moskvaro (kompilo kaj redaktado), 1998
Malgranda gvidlibro pri Moskvo (kunaŭtore kun N. Aroloviĉ), 2000
Epitomo de esperantologio, 2002
Moskvaj sonoriloj (kompilo kaj redakto), 2006
Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj, 2008
Origino de la vivo sur la Tero, 2011
Kiel la homo ekis pensi, 2012

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)