Impeto estis neordinare prezentita dum APERO-6


16-18 de marto 2012 en la apudmoskva turistejo "Erŝovo" okazis Esperanto-renkontiĝo APERO-6. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 50 geesperantistoj. Dum la aranĝo okazis pluraj programeroj: koncertoj, trejnadoj, prelegoj kma. Renkontiĝo iĝis elstara plejparte pro tio, ke preskaŭ ne estis krokodilado - ĉiuj parolis nur en Esperanto.
Dum la aranĝo Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko kaj Mikaelo Bronŝtejn en la neordinara ejo kaj etoso prezentis eldonejon Impeto, ĝiajn librojn kaj agadon.
Tio iĝis jam la kvara dum lastaj tri monatoj signifa prezentado de eldonejo al la esperantistoj dum Esperanto-aranĝoj, kuntekste kun ĝia ĉijara 20-jariĝo.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)