Eldonejo Impeto festis la 20-jariĝon

20-jariĝo de eldonejo Impeto

Sabate la 17-an de novembro okazis festa bankedo, dediĉita al la 20-jariĝo de eldonejo Impeto.
Ĝin partoprenis ĉ. 20 konstantaj kunlaborantoj kaj grandaj amikoj de la eldonejo. La festado daŭris pli-malpli 5 horojn, dum kiuj okazis kantado de Mikaelo Bronŝtejn kaj Mikaelo Povorin, estis montrataj multaj fotoj kaj bildoj pri historio de Esperanto-agado de Impeto. Partoprenantoj reprezentis kelkajn urbojn de Rusio, venis ankaŭ Kristin el Belgio.
La ĉeestantoj laŭvice gratulis teamon de la eldonejo kaj enmanigis al ĝia ĉefredaktoro Elena Ŝevĉenko diversspecajn pormemorajn donacojn.
La sekvan tagon, dimanĉe la 18-an de novembro eldonejo estis bunte prezentita dum la VII Internacia Moskva Lingva Festivalo.
Dum ĝi libroj de eldonejo Impeto estis reprezentitaj en la Libroservo kaj ankaŭ ĉe la Esperanto-stando.
Kadre de la programero "Esperanto-salono", kiun ĉeestis multaj ne esperantistoj, rusiaj esperantistoj kaj la eksterlandajn gastojn, inkluzive ambasadoron de Germanio en Rusio, Dima Ŝevĉenko prezentis agadon de eldonejo.



Anna Striganova dum la festo


Dima kum Mikaelo


Mikaelo kun Elena


Konstantin kaj Garik


Nikolao Gudskov


Elena Ŝevĉenko


Elena, Dima, Kristin


Gratulas Mikaelo Bronŝtejn


Mikaelo kantas


Gratulas Ivan Naumov


Gratulas Konstantin Oliferov


Muzika gratulo de Ljudmila Novikova kaj Mikaelo Povorin


Parolas Vladimir Samodaj


Vladimir Samodaj prezentas valoran donacon


Slavik Ivanov

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)